24b. La gojoj de petveturado

Cu estas vi, Johana? Kio okazis? Kial vi ne revenis hejmen? Kial vi telefonas tiel malfrue?

...

Kion? Kiun vi renkontis? Mi ne komprenas. Parolu pli klare, kara, bonvolu. Kio okazis al via voco? Mi apenau rekonas gin.

...

En la hospitalo, cu? Vi estas en hospitalo! Mi timas. Diru al mi, kio okazis. Kion vi faras en hospitalo?

...

Kion vi jus diris pri auto? Mi fakte tre malbone audas vin. La auto estas fusita? Kies auto? Cu mia auto? Johana! Kion vi faris?

...

Malfelica hazardo, malfelica hazardo! Kiajn vortojn vi uzas! Sajnas al mi, ke vi ne soforis tre atente.

...

Kion? Ne vi soforis! Sed mi ciam diris al vi, ke mi akceptas, ke vi uzu mian auton, sed ne ke iu alia ol vi soforu!

...

Vi mem ne povis! Bela rimarko! Kaj kial diable vi ne povis sofori, dum vi lernis direkti auton jam antau pluraj jaroj? Ne, Johana. Vere, mi ne komprenas vin.

...

Brando! Vi trinkis tiom da brando, ke vi ne plu klare vidis! Cu tion vi jus diris al mi? Kial do vi trinkis tiom da brando? Ili trinkigis vin, cu? Sed kiuj estas tiuj «ili»?

...

Vi ne scias! Vi ne konas ilin! Pli kaj pli bele! Vi renkontis ulojn, kaj trinkis kun ili tiom da brando, ke vi ne plu povis direkti mian auton, kaj vi nun telefonas el hospitalo. Vere, mi ne scias, kion pensi. Kion vi jus diris? Mortis, cu? Kiu mortis?

...

Li ankorau ne tute mortis, sed estas nun mortanta? Cio ci estas neimageble serioza. Kiu trovigis tie, kaj mortis, au mortas?

...

La auto surveturis lin! Johana! Mi perdas la kapon! Vi parolas tiel trankvile! Kion? Ha jes, ili donis trankviligan substancon al vi. Jes, mi scias, kuracistoj estas tiaj. Tuj, kiam okazis io drama, nuntempe, ili havigas al oni trankviligilon. Tial vi parolas tiel strange. Sed kia terura okazajo! Vere, mia kapo turnigas. Rediru al mi — car mi nenion komprenas — kiu soforis, kiam la auto surveturis tiun kompatindan sinjoron?

...

Kion vi diris? La cefo de la polico direktis mian automobilon?

...

Ne li? La cefo de la polico ne estis la homo en la auto, sed la homo, sur kiu la veturilo pasis? Kion? Cu la mortanto estas la policcefo? Ho, Johana, ne estas vere, cu? Ne, ne! Filino mia, kion diable vi faris?

...

Ne vi faris! Sed kiu, kiu do? Kiu soforis? Provu paroli pli klare, mi malbone audas.

...

Nekonato! Sed kiel vi renkontis tiun nekonaton? Kion? Li petveturis? Ha jes, kompreneble, li petveturis! Mi tion imagas perfekte. Li staris apud la vojo signante al pasantaj autoj, ke li deziras veturon. Kaj vi, simplulino, akceptis lin kaj ...

...

Bela! Li estis tre bela! Jen belega respondo! Johana, cu vere vi estas sesjara knabino? Tion oni kredus, audante vin. Bela! Mi parolos al vi pri beleco kiam vi hejmenvenos! Vi audos min, tion mi promesas al vi.

...

Kaj poste vi haltis por enautigi alian. Kaj tiu havis botelon da... kion vi diras? Biero, ne brando, biero, cu? Ha jes! Komence biero. Kaj poste vi trovis brandon! Kie? La sama, cu? Tiu dua petveturanto diris, ke li havas ankau brandon, kaj vi... nekredeble! Cu vi trinkis en la auto?

...

Ha, felice vi havis la ideon halti por trinki. Kion vi...? Tion mi povas imagi, ke la naturo estis tre bela tiuloke. Ho jes, mi facile prezentas al mi enkape la vidajon: vi en bela naturo kun du beluloj, kaj... Kion vi diris?

...

Nur unu estis bela! Jes, kompreneble. La alia estis nur la homo-kun-biero-kaj-brando. Sed poste, kio okazis?

...

Kompreneble, vi sentis vin necerta pri vi! Kiel povus esti alie, post tiom da trinkado? Kaj do vi petis tiun alian sofori. Sed versajne ankau tiu trinkis tro multe, kaj... Terure! Rakontu do precize, kio okazis, dum li direktis la auton.

...

Jes. En kiun urbeton vi eniris? Mi ne komprenis la nomon.

...

Ha jes, mi vidas, jes, tie. Kaj tuj post la unuaj domoj estas tiu vojo dekstre, kaj...

...

Kion? Li veturis en la nazon de alia auto, kiu alvenis, kaj li sukcesis samtempe surveturi piediranton! Kaj tiu estis la policcefo! Johana, Johana, mia filino, kiel eblas!

...

Kion? Cu vi diris, ke viaj du petveturantoj sukcesis forkuri, antau ol la polico alvenis? Kaj cu vere neniu ilin haltigis? Cu oni ne kaptis ilin? Neniu rimarkis! Sed ili estis krimuloj! Almenau tiu, kiu soforis!

...

Sed vi mem, kial vi nenion diris al la homoj tie? Jes, kompreneble, vi estis kelkmomente nekonscia, kaj dum tiu momento ili perdigis sin. Sed... sed... se tiuj du malaperis, tiam la polico neniam kredos, ke ili entute ekzistas! Cu iu ilin vidis?

...

Ne, kompreneble. Neniu vidis ion ajn. Cio okazis tro rapide. Tiuj du junulacoj malaperis for, kaj restis sur la strato vi, plena je brando, mortanta policcefo, kaj du rompacitaj, pecigitaj autoj. Kaj sur la auto, el kiu oni vidis vin eliri, kiam vi rekonsciigis, trovigas mia numerplato!

...

Se almenau vi ne estus mia filino, mi povus diri, ke oni stelis mian auton, sed kun vi en gi...

...

Silentu, mi petas, Johana. Nenion diru plu. Kaj agu tuj. Jen mia koro reagas strange. Mi sentas doloron. Mi petas vin, telefonu al kuracisto, ke li venu tujtuj al mi. Mi... Mi timas, ke nevole, jes ja, tute certe nevole, sed tamen... mi timas, ke vi mortigis du homojn! Ne plu estas aero ci... ci tie. M... mi ne p... ne plu po... povas paro...