21b. Adiau lando amata!

Adiau, lando de mia naskigo! Mi forveturas. Mi ne plu mangos viajn sensimilajn kolbasojn. Ne plu okazos, ke mi forgesos la zorgojn, perdante iom post iom la konscion pro via tro forta brando, kaj pro viaj troaj trinkotradicioj.

Mi ne plu legos viajn librojn multvalorajn. Mi ne plu banigos en via kolora sed harmonia atmosfero. Mi ne plu sentos la dolcecon de via religia vivo, ceestanta en ciu urbo, en ciu kampo, en ciu domo, en ciu plej malgrava, forperdita anguleto de la lando. Mi ne plu audos la kriojn de viaj vendistoj, la plendojn de la acetantoj, la diskutojn pri la vera valoro de tio kaj tio ci. Mi ne plu vizitos la kunvenojn de la kantosocieto, kaj via muziko ne plu audeblos, kiam mi promenos de strato al strato en la granda novmonda urbego, kien mi nun veturos kaj kie mi sentos min perdita, plia senvalora numero en mondo de senvaloraj numeroj.

Adiau, lando de mia juneco! Ci tie mi naskigis, ci tie mi vivis infanecon, ci tie mi ekkonis mian unuan amon, ci tie mi suferis.

Cu mi suferas nun? Strange, mi ne povas respondi. Mi scias, ke mi forflugas al nehoma mondo, al lando timiga, kie mono valoras pli ol sentoj, scioj pli ol amo, kaj laboro pli ol ludo. Ili tie altvalorigas pensadon, ne kantadon, amiko diris al mi, kaj li sciis, car li tie estis studento. Mi scias, kion mi forlasas. Mi ne scias, kio atendas min, tie transe.

Lastfoje mi rigardas vin, mia popolo! Homoj surstrataj, miaj samlandanoj, mi rigardas vin nun per novaj okuloj. Kiel kolore vi estas vestitaj, kiel goje vi alparolas unu la alian, kiel vive vi ciuj aspektas! En tiu lando de laktotrinkantoj, kie mi baldau ekvivos, cio estas senkolora, kaj la bruoj pli esprimas furiozon ol felicon, lau tio, kion mi audis.

Stelistoj multas ci tie, sed ankau tie, cu ne?, kvankam laudire ili ne agas same. Tie estas instruitaj stelistoj, kiuj vizitadas la lernejojn dum longaj jaroj kaj scias funkciigi sian kapon. Ce ni, stelisto agas sance, per rapida faro tute simpla, generale sukcesas, fojfoje kaptigas, nu, ciuj ridas, neniam estas dramo. Nur momento en la vivo. Kaj ciuj komprenas malricecon. Tie stelistoj havas planojn. Ili planas siajn agadojn. Ili ec grupigas multhome kaj kunordigas la laboron. Imagu al vi! Tie transe, stelistoj nomas sian okupon «laboro»! Kia stranga maniero arangi sian vivon! Se steli estas labori, kial ne simple honeste labori?

Adiau, stelistoj mialandaj! Kaj adiau ankau al vi, stelema stato! Vi tro malsatas je la mono de l' landanoj. Oni diris, ke tie almenau la stato estas honesta, au preskau honesta. Ni diru: «sufice honesta». Almenau, lau miaj informoj, sajnas, ke la cefa celo de la statfunkciuloj tie estas io alia ol plenigi siajn posojn per la statana mono. Ne ce ni. Adiau statoficistoj diverstipaj, altaj kaj malaltaj, junaj kaj maljunaj! Mi lasas vin al via tutlanda stelplanado kaj al via subtabla enmanigo de tiom kaj tiom da rico, kiu devus servi al la felico de l' popolo, ne al tio, ke vi pligrasigu.

Adiau, patrolanda kamparo! Mi naskigis ce vi, ho kampoj maldolcaj, kaj mi scias, pro kio vi maldolcas. Min naskis vi, kamparanoj, kaj mi vidis vian suferon, vian nelacigeblan laboradon, sed ankau vian nemortigeblan povon estigi ridon kaj kantadi ce plej acaj vivkondicoj.

Adiau, fantomoj, kiujn la montoj naskas ci-lande! Oni ne kredas je vi tie, kien mi iras. Oni kredas je scienco kaj je «esploroj plene dokumentitaj». Kaj vi, fantomoj, ridas super la sciencaj esploroj, kiuj neniam kaptas vin. Kaj pro vi, «ili» ne komprenas nin. Kiel tiuj homoj povus kompreni popolon, kiu meze de scienca laboro, sentas, ke fantomo ceestas, kaj rimarkas ridete, ke li kredas pli je l' fantomo ol je l' laboro farata? Jes, mi adiauas vin, fantomoj, kiuj teruris mian infanecon, kaj tro emis min sekvi ien ajn. Mi forfugas al senfantoma lando, kaj vivos fine vivon liberan je via gena ciama enmiksigo.

Adiau, naskiglando mia! Neniu iam ajn, ie ajn, sukcesis kopii viajn artojn, viajn tradiciojn, vian atmosferon. Nenie troveblas same pura aero, same mangindaj fruktoj, same veraj amikoj. Vi estas sensimila lando, la plej satinda lando en la mondo, la lando de mia naskigo.

Kaj tamen mi felice forveturas.

Min persekutis via polico. Min genis via ciama bezono kontroli, kion mi faras, kion mi diras, kiu min vizitas, kiun mi vizitas, kaj tiom da aliaj detaloj pri mia vivo. Vi tro zorgas pri viaj statanoj. Vi tro okupigas pri la landanaro. Kaj via celo, ho stato, ne estas, ke ni vivu felice, sed ke vi direktadu ciun kaj cion ci-lande.

Kiel liber-ama homo povus elporti tian situacion? Kiel oni povas havi dignecon en tiaj kondicoj? Cu vi ne komprenis, kiom digneco valoras por homo, kiom gi necesas, kiom ni bezonas gin?

Adiau, naskiglanda polico, scivolema, kontrolema, komfort-ama polico! Mi forflugas por ciam. Multo mankos al mi. Mankos la koloroj, la muziko, la kantoj. Mankos mialingvaj libroj, kiujn mi ne povos tie fore ricevi. Mankos la vizagoj, la vocoj, la ridoj.

Sed al mi almenau, ho stata polico, certe ne mankos vi.