12. Jen vi ree trinkas!

Suficas! Nekredeble! Jam denove vi ektrinkas! Ne, amiketo, vi jam trinkis sufice. Tro estas tro. Kial vi ciam devas troigi? La kuracisto diris: «Ne permesu, ke li ricevu tiom da glasoj. Unu jam estas multe por li. Au cu vi volas, ke li farigu tute malsana? Se li plu soifas, akvon li trinku. Akvo estas bonega por la sano.»

Kaj jen vi denove acetis brandon! Kion vi diris? Vi soifas, cu? Ho jes, vi soifas. Via soifo estas senfina. Via soifo estas ciama.

Vere mi ne komprenas vin. Vi ne plu estas knabeto. Vi ec ne plu estas knabego. Vi estas viro, alta, forta, granda viro.

Se almenau vi ricevus plezuron el via trinkado! Sed pripensu iomete. Cu brando plezurigas vin? Ec ne. Fakte, gi ec ne sensoifigas vin. Vi tion diris al mi, cu ne? Lau vi mem, gi ne forsvenigas vian soifegon. Lau viaj diroj, tiel estas: post kiam vi trinkis glason, vi deziras denove trinki, vi tuj resentas la deziregon brandi.

Viaj malsagaj diroj dolorigas al mi la koron. Kiam vi diras, ke car vi estas tre grandkorpa, via brandotrinkego ne faras malbonon, kiel mi povus kredi vin? Mi havas okulojn kaj vidas. Kiam vi diras, ke korpa laborado tuj eligas el vi la troon da brando, ke laborante kun plena forto vi tuj elkorpigas la malsanigajn substancojn, permesu al mi esprimi mian plenan malkonsenton.

Jes ja, vi estas granda, ec grandega. Jes ja, via korpo estas alta kaj larga. Vi estas forta kaj dika. Pli ol sufice dika, verdire. Mi ec diru simple: tro dika, multe tro dika, car la brando dikigas vin sen vin serioze fortigi.

Kiam mi ekvidis vin la unuan tagon — cu vi memoras? — mi vin ekamis, guste car vi aspektis tiel bele. Fortegulo vi estis tiutempe. Jen bela viro, mi diris al mi, larga kaj forta. Tiutempe vi ne estis dika. Sed vi havis fortan korpon, belan vizagon, kun amika, plezuriga esprimo, kaj mi enamigis tuj. Mi ne imagis tiuepoke, ke vi fusos cion ci per brandemo, ke vi fusos vin mem, ke vi fusos nian kunan vivon, manke de volo. Mi ne imagis, ke vivi apud vi estos ciama doloro, ke mi vivos, ne apud fortulo, kiu helpos min, sed apud senvolulo, kiu fusos mian vivon.

Ho! Mi konas viajn ciamajn redirajojn! Lau via opinio, mi estas senkora. Lau via sento, mi estas nekomprenema. Lau viaj paroloj, mi estas autoritatema. Mi satas Povon, lau vi. Mi deziras esti supera al vi, lau via pensmaniero, kaj mi volas ciam diradi al vi, kion vi faru. Tiel vi sentas nian rilaton, cu ne? Lau vi, mia sola deziro en la vivo estas superforti vin.

Ne, amiketo; tiel ne estas. Mi tiom satis, kiam mi sentis vin supera al mi. Guste tio igis min vin ami: via maniero ciam superi la malfacilajojn de la vivo. Kio ajn okazis, la gusta decido estis klara por vi. Kio ajn okazis, vi ciam estis la plej forta, la plej saga, la plej supera.

Kvankam ni travivis malfacilajn tagojn — cu vi memoras? — en la unua tempo de nia kunvivado, tamen ciam vi sukcesis elturni vin. Kiom satinda estis la vivo apud vi tiuepoke! Kiom plezuriga!

Sajnis, ke vi havas povon super la okazajoj, super la vivo. Povon vi havis, car vi havis volon. Sed kio restas el via volo nun? Kio postrestas el via volforto, el via povo voli, kaj per tiu simpla volo aliigi la tutan vivon? Kie gi postrestis? Kien gi forsvenis? Kio okazis al gi? Kion vi faris el gi? Vi iras aceti brandon. Vi sidas apud glaso da brando. Vi rigardas gin. Vi rigardadas gin. Vi rigardegas gin. Kaj vi ne plu povas malkonsenti. Vi ne plu trovas en vi la volon kapnei[15] al gi. Kial vi fusis nian vivon, kara? Kara, kara mia, eta mia karulo, koro mia, vivo mia, kial vi fusis cion inter ni?

Kial vi permesis al tiu brando ricevi la Povon? Gi estas nia superulo nun! Decidas gi, kion ni faru. Kaj ni povas nur sekvi gian volon. Vi acetas gin, kaj tiu acetajo direktas la vivon ci tie. Acetadi brandon denove kaj denove, dum la akvo estas tiel bona ce ni, kia malsaga maniero vivi!

Mi scias, ke vi ektrinkis brandon, kiam okazis tiuj timigaj malfacilajoj ce via laboro. Ne estis facile por vi. Ne estis klare, kion fari. Viaj labordonantoj ne volis, ke vi malkase diru la veron. Ili timegis, ke la homoj ekstere scios la veron, ke oni klarigos al la tuta urbo, kion ili faris, ke la tuta urbo parolos pri ilia misfaro, pri tiu gravega fuso, pri tiu gravega misdirektado de la aferoj. Kaj ili elsendis vin for. Ili forsendis vin eksteren, timante, ke la polico intervenos.

Forsendita! Senoficigita! Kaj sen eblo respondi, sen eblo rebati, sen eblo pravigi vin, klarigi, kion vi faris, kaj kial. Vi retrovis vin senlabora. Esti senlaborulo nuntempe ne estas facila vivo. Neniam estis, cetere. Vivo de senlaborulo ne estas facile akceptebla. Brando akceptigis gin pli facile al vi, cu ne? Au almenau tion vi imagis. Kun kiom da malpravo!

Car kvankam vi acetis pli kaj pli da brando, via vivo ne faciligis. Male. Estas pli malfacile trovi laboron, kiam oni montrigas brandoplena. Kaj kvankam mi amis vin, kaj komprenis vian zorgadon, mi ne povis akcepti tion. Ciaokaze ne la fakton, ke vi iris ciam denove aceti brandon, kaj ke nia acetpovo pli kaj pli mallargigis.

Kvankam vi ne trinkis tro multe en la unuaj tagoj, tamen mi ne akceptis. Mi timis, ke post la epoko kun unu duonglaso vespere venos epoko kun duonglaso posttagmeze, kaj poste epoko kun plenaj glasoj dumtage kaj ce noktigo, kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Kaj evidentigis finfine, ke mi pravis, cu ne?

Kvankam mi konsentas, ke mi eble ne sufice komprenis viajn zorgojn de senlaborulo, tamen, cu oni povas diri, ke se mi agus alimaniere rilate al vi, vi ne trinkus tiun diablan brandon? Kvankam eble estas iom da vero en tio, tamen tiu pensmaniero sajnas al mi negusta. Kiom ofte mi pensis: «Jen estas la fina glaso. Post ci tiu li ne plu trinkos brandon!» Sed tiom ofte la faktoj montris min malprava.

Kaj nun, kion fari? Cu vi povus tion diri al mi? Kiel eligi vin el tiu diabla emo? Kiel resanigi vin, kaj samokaze rebonigi nian kompatindan, fusitan kunekziston?

Se vi scius, kiom mi malamas tiun brandon! Kara, kara, se almenau vi komprenus min! Mi vin amas. Mi vin amegas. Ankorau plu. Ec se de tempo al tempo mi diras la malon, mia koro ankorau batas amege por vi.

Sed kiom gi doloras! Kiom doloras vidi vin fordoni vian vivon al brando! Karulo! Karulo mia! Cu vere vi ne povas forigi el vi tiun diablan emon? Cu vi ne povus reekprovi, ec se nur kompate al mi?

Ekzistas malsanulejoj, kie oni kuracas brandemon, mi audis. Oni tie akceptus vin. Mi petegas vin, konsentu iri al tia malsanulejo! Mi faros ion ajn, por ke vi akceptu tiun ideon. Mi laboros ankorau pli multe ol nun, se ne estos eble alimaniere.

Au almenau konsentu, ke venu vin kuraci faka kuracisto. Ekzistas kuracistoj, kiuj specialigis pri brandotrinkemo, oni diris al mi. Eble se ni rigardos la aferon malsano, eble estos por vi pli facile senigi de gi. Akceptu. Mi petegas vin, karulo, akceptu almenau diskuti kun fakulo. Vi ne imagas, kian plezuregon tio donus al mi. Kaj kiel kontentega vi mem sentus vin! Vi sentus, ke vi refarigas viro. Vi sentus revivigon, revirigon, refortigon. Vi refarigus la fortega bonulo, kiu tiel ame iun belan tagon ekrilatis kun mi.

Vi tion faros, cu ne? Jes, mi vidas en viaj okuloj, ke vi pli kaj pli konsentas. Mi vokos la kuracan fakulon. Li venos kaj resanigos vin. Kaj vi refarigos vera viro. Kaj ni reamos ege ege bele unu la alian.